Haltigu Blair!

Petskribo kontraŭ la nomumo de Tony Blair kiel "Prezidanto de Eŭropa Unio"

Ni, eŭropaj civitanoj de ĉiaj originoj kaj ĉiaj politikaj opinioj, volas esprimi nian plenan kontraŭstaron al la nomumo de Tony Blair por prezidanteco de la Eŭropa Konsilio.

La Traktato de Lisbono difinas la novan postenon de Prezidanto de la Eŭropa Konsilio, elektenda de la Konsilio por mandato, renovigebla nur unufoje, de du jaroj kaj duono. Laŭ la Traktato: "La Prezidanto de la Eŭropa Konsilio prezidu ĝin kaj antaŭenigu ĝian laboron" kaj "okupiĝu pri preparado de la laboro de la Eŭropa Konsilio kaj certigu ĝian kontinuecon". Plie, "La Prezidanto de la Eŭropa Konsilio, ĉe sia nivelo kaj en sia rolo, plenumu la eksteran reprezentadon de la Unio pri aferoj koncernantaj ĝian komunan eksterlandan kaj sekurecan politikon"¹.

La estonta Prezidanto de la Eŭropa Konsilio tial havos ŝlosilan rolon, fiksante la politikojn de Eŭropa Unio kaj ĝiajn rilatojn kun la cetera mondo. Ĉi tiu unua Prezidanteco de la Konsilio krome havos gravan simbolan pezon kaj por civitanoj de Eŭropa Unio kaj por la bildo de la Unio en la cetera mondo. Pro tiu perspektivo ni kredas, ke estas esence, ke la unua prezidanto enkorpigu la spiriton kaj valorojn de la eŭropa projekto.

Jam de ioma tempo, pli kaj pli insistaj novaĵraportoj evidentigis deziron, en iuj rondoj, ke Tony Blair estu elektita kiel la unua Prezidanto de la Eŭropa Konsilio. Ĉi tiu elekto, se ĝi okazus, plene kontraŭus la valorojn, kiujn pretendas la eŭropa projekto.

Malobservante internacian juron, Tony Blair gvidis sian landon en militon en Irako oponitan de granda plimulto de eŭropaj civitanoj. Ĉi tiu milito postulis centmilojn da viktimoj kaj delokis milionojn da rifuĝintoj. Ĝi estis grava faktoro en la hodiaŭa profunda malstabiligo de Sudokcidenta Azio, kaj malfortigis la mondan sekurecon. Por konduki sian landon en militon, s-ro Blair sisteme uzis fabrikitajn atestaĵojn kaj la manipuladon de informoj. Lia rolo en la iraka milito forte pezus sur la bildo de la Unio en la mondo, se li estus efektive nomumita ĝia prezidanto.

La paŝoj faritaj de la registaro de Tony Blair, kaj lia kompliceco kun la administracio de Bush en la kontraŭleĝa programo de "eksterordinaraj transdonoj", kondukis al senprecedenca dekadenco de civilaj liberecoj. Ĉi tio kontraŭdiras la regulojn de la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj, kiu estas integra parto de la traktato.

La Eŭropa Ĉarto de Fundamentaj Rajtoj formaligas la fondajn valorojn de la eŭropa projekto kaj estas unu el la pilieroj de la nova traktato. Tony Blair kontraŭbatalis ĝian enmeton en la traktaton de Lisbono, kaj finfine sukcesis akiri escepton por Britio.

Anstataŭ antaŭenigi eŭropan integriĝon, la iama brita ĉefministro metis serion da tiel nomataj ruĝaj linioj dum la lisbonaj traktadoj², kun la intenco bloki ĉian progreson en sociaj demandoj kaj harmoniigo de impostoj, kiel ankaŭ komuna defendo kaj eksterlanda politiko.

Plie, ŝajnas nepenseble, ke la unua Prezidanto de la Eŭropa Konsilio estu la iama estro de registaro, kiu ekskluzivigis sian landon el du ŝlosilaj elementoj de la konstruado de Eŭropo: la Ŝengena areo de libera moviĝo de homoj kaj la eŭro-zono.

En tempo, kiam unu el la prioritatoj de la eŭropaj institucioj estas rekonektiĝi kun la civitanoj, ni kredas, ke estas esence, ke la Prezidanto de la Eŭropa Konsilio estu persono, kun kiu plimulto de la civitanoj povas identiĝi, kaj ne iu malakceptita de plimulto³. Tial, ni deklaras nian plenan konstraŭstaron al ĉi tiu nomumo.


  1. Traktato de Lisbono, Artikolo 1, punkto 16, aldonante Artikolon 9 B en la Traktaton pri Eŭropa Unio, punktoj 5 kaj 6 (2007/C 306/17, 18)
  2. Blair sets out EU treaty demands, BBC, June 2007
  3. Tabelo 6 en FT/Harris poll, junio 2007